Esperanta Civito

TEJO etendas manon al UEA


Unika situacio en la historio de UEA/TEJO: eble baldaŭ du geedzoj sidos en la estraroj de la respektivaj asocioj. D-ino Maria Rosaria Spanó jam estas estrarano de UEA, dum ŝia edzo d-ro Francesco Maurelli kandidatas por la estraro de TEJO. Ĉu samfamilianoj helpos por boniĝo de la rilatoj inter la du asocioj? Historie, tio ne prosperis al d-ro Adam Zamenhof en 1937: tiam liaj fratinoj membris en UEA respektive Internacia Esperanto-Ligo, ĵus skisminta el la unua.

Sed kiel fartas efektive la rilatoj inter UEA kaj TEJO? Falkoj kaj kolomboj situas ambaŭflanke. Probable d-ro Maurelli klopodos roli inter la du aloj, se konsideri lian ĵusan proponon de rezolucio ĉe la Komitato de la junulara asocio:

La Komitato de TEJO
- substrekas la gravecon de reciproke fruktodona kunlaboro kun UEA;
- esprimas zorgon pri [pro] la misevoluoj inter TEJO kaj la Centra Oficejo;
- subtenas la pozitivan konstruan sintenon de la diskutoj dum la Universala Kongreso [fare] de la laborgrupo pri la rilatoj inter TEJO kaj UEA;
- pledas por la aplikado de la regularo pri kunlaboro, akceptita de ambaŭ komitatoj;
- taskas la estraron de TEJO kaj alvokas la estraron de UEA por rapida trakto de la financ-rilataj temoj, kaj de komuna politiko pri datumtraktado;
- rekomendas al la estraroj de UEA kaj TEJO kune analizi la situacion en la Centra Oficejo , kaj regule kontaktiĝi kun la diversaj homoj enplektitaj, cele al harmonia etoso;
- taskas la estraron raporti al la komitato post du monatoj.

La rilatoj draste malboniĝis dum la lastaj monatoj precipe inter la prezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola kaj la ĝenerala direktoro de UEA Veronika Poór. La nuna kandidato al la prezido, Enric Baltasar, laŭ nordeŭropa skandalgazeto "pli frue laboris en la teamo de la nova retejo de UEA, sed forlasis ĝin pro kunlaborproblemoj kun la ĝenerala direktoro".

[HeKo 654 4-A, 9 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0661 s s 
  Total: 0.0816 s s