Esperanta Civito

Mi havas revon! kvindek kvar jarojn poste

La 28an de aŭgusto 1963 la baptista pastoro Martin Luther King eldiris sian plej faman paroladon: I have a dream (Mi havas revon). Antaŭ li, en Lincoln Memorial de Vaŝingtono -- simbola ejo por la afrikusona komunumo -- staris almenaŭ du cent kvin dek mil personoj.

La fama alparolo disvolviĝis kiel rakonto, ĉar rakonto helpas por serĉi ordon en la malordo de la realo. Estis raporto pri la suferplena vojo, cele al emancipiĝo, de la koloruloj, diskriminaciitaj en Afriko kaj Usono. Abundis do la citaĵoj, el la Biblio, el Lincoln, el Shakespeare, sed ankaŭ el aktualaj politikaj figuroj.

La konstruo de la parolado estis klara: pli kaj pli konsciigi la ĉeestantojn pri la destinita feliĉa eliro el la diabla labirinto de popola violento dum kiu silentas la
usona registaro: "Kvankam hodiaŭ kaj morgaŭ ni alfrontos malfacilaĵojn, mi havas revon. Ĝi havas profundajn radikojn en la usona revo: iam tiu ĉi nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo."

Oni ĝenerale ne scias ke nur la sep unuaj paragrafoj de la parolado estis preparitaj. Abrupte la gospel-kantistino Mahalia Jackson, kiu antaŭe malfermis la manifestacion, komencis krii: "Parolu pri la sonĝo, Martin! Parolu pri la sonĝo!"

Tiel foje naskiĝas la Historio: "Mi havas antaŭ mi revon, la revon ke iam ĉe la ruĝaj montetoj de Georgio la filoj de tiuj kiuj siatempe estis sklavoj kaj la filoj de tiuj kiuj siatempe posedis sklavojn povos sidi kune je la tablo de la frateco."

Ankaŭ la esperantistoj kapablu sidi kune ĉe la tablo de la frateco, se ili volas ke la zamenhofa revo realiĝu.

(Perla Martinelli, vickonsulo pri informado)

[HeKo 655 5-C, 28 aŭg 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0047 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0437 s s