Esperanta Civito

Afrika redaktoro por la gazetoj de LF-koop

Sekve de publika anonco, diversaj afrikanoj kandidatiĝis por la posteno de afrika kunlaboranto ĉe la periodaĵoj de LF-koop. Du estis specife interesaj, kaj inter ili la elekto favoris c-anon Mushosi Birindwa el Buĵumburo.

Mushosi Birindwa havas C1-diplomon laŭ LTSEC kaj formiĝis en du Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj. En 2016 li kandidatis al la Civita Senato kaj estis elektita per la Blanka Listo. Li ne estas mem verkisto, almenaŭ ĝis nun; sed lia tasko estas kunlabori kun la ĉefredaktoroj (unuavice de "Literatura Foiro") por spuri talentajn intelektulojn en la afrika Esperantio.

La posteno ekfunkcios en 2018, post kelkmonata mentorado perkoresponde kaj mallonga trejniĝo en Buĵumburo, la venontan decembron.

[HeKo 656 6-B, 5 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0610 s s