Esperanta Civito

Baldaŭ prespreta la franclingva PEN-kajero

Ĉi-monate estos finita la redaktado de la informa PEN-kajero pri nia literaturo, en la franca lingvo, kiu poste utilos kiel matrico por la versioj en la kastilia kaj en la angla. Ĝi ampleksos sesdekon da paĝoj en formato A5, simile al numero de "Literatura Foiro": ankaŭ la arkitekturo de la presaĵo memorigos nian ĉefan kulturan revuon.

La provizora titolo eble iom longas, sed ĝi paŭsas tiun de similaj broŝuroj (ekzemple pri la kultura historio de la slovenoj): "Bref aperçu de l’histoire culturelle de la communauté espérantophone et du peuple espérantien". La enhavo artikiĝas en ses ĉapitroj plus la biogramoj de la PEN-membroj.

Jen la titoloj de la ĉapitroj:
1887-1921: berceau slave et belle époque
1921-1937: Budapest la capital
1937-1952: persécutions et résurrection
1952-1970: l'époque de Montevideo 
1970-1993: le jeune âge de la maturité 
après 1993: reconnue mais pas révolue 

La ĉapitrojn riĉigas multaj glosoj kaj notoj, praktike ĉiupaĝe: nur la unua ĉapitro enhavas tridekon, ekzemple. Ilin kompletigas historiaj mapoj.

La aŭtoroj, Giorgio Silfer kaj Marie-France Conde Rey, elektis preface dulingvan tekston, kun frazo verkita de L. L. Zamenhof en januaro 1901.

[HeKo 656 7-B, 6 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0615 s s