Esperanta Civito

Dua afrikano en la Kapitulo

Post sen. Chamberline Nguefack Zedong el Kamerunio, Konsulo, dua afrikano eniras la Kapitulon dum ĉi tiu mandato: temas pri c-ano Libéré Mudende el Burundio. Li transprenas la delegon pri socialaj aferoj, specife internacia kooperado kaj Tria Mondo.

C-ano Mudende estas parlamentano ekde 2006, ĉar delegito de paktinta establo (SIPU) ĉe la Forumo; tamen neniam kandidatis por la Senato. Li naskiĝis en 1974, el farmista familio, kvara el naŭ infanoj. Edukite en la runda kaj franca lingvo, li diplomiĝis pri geologio kaj laboras kiel estro de geologia servo ĉe ministerio en Burundio. Li eklernis esperanton en 2003. Edzo, kun tri gefiloj.

"Danke al miaj obeemo, memfido, lojaleco, helpemo al aliaj homoj kaj miaj fizikaj, spiritaj kaj intelektaj kapablecoj, mi deklaras min sincere kapabla por tiu posteno" skribis c-ano Mudende en pli frua motivdeklaro.

Ekster Afriko, neniu subjekto en Esperantio havas afrikanojn en sia ekzekutiva instanco, escepte de la Esperanta Civito.

[HeKo 657 5-C, 10 sep 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0776 s s 
  Total: 0.0919 s s