Esperanta Civito

Krizo de Heroldo: Valle ne kunvokas la redakcion

"Ne maltranviliĝu. Mi zorgas pri la aspekto "redakcio" kaj "regula apero de Heroldo". Oportune vi, kiel aŭtoroj de konstanta rubriko en Heroldo havos novaĵojn. Kunsido per skajpo de kelkaj konstantaj kunlaborantoj nun ne multe utilos. Cetere, finpretigo de la dua numero bezonas mian atenton kaj tempon."

Per la supra respondo la nuna responsulo pri "Heroldo de Esperanto", Fabrício Valle, rifuzas kunvoki la redakcion al skajpa kunveno. La kunvenon proponis triono de la redakcio, zorganta pro la krizo de la gazeto (unu numero produktita dum naŭ monatoj). Probable tiu redakcia kunveno estus la lasta ŝanco por savi la jarkolekton 2017 (ekde Novjartago 2018 LF-koop reprenos la proprieton kaj produktadon).

Bedaŭrinde per tiu sinteno s-ro Valle izoliĝas en konjunkturo pli kaj pli malfacila, du monatojn post lia lasta, ne plenumita promeso al la abonantaro. Efektive nur li responsas pri la krizo de HdE.

[HeKo 657 7-B, 12 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0561 s s