Esperanta Civito

Esperanto en "Todo el mundo en un libro"

Estas preparata la internacia antologio "Todo el mundo en un libro" (La tuta mondo en unu libro), per kiu la argentina verkisto Sergio Gault vel Hartman celas arigi mikronovelojn pri la lukto de homoj por konservi aŭ akiri sian dignon, identecon kaj integrecon. La antologio donas preferon al prozaĵoj kiuj priskribas misuzojn, persekutojn kaj diskriminacion kontraŭ virinoj, infanoj, maljunuloj, malsanuloj, ekzilitoj kaj mislokitoj.

Ankaŭ la esperanta literaturo ĉeestos, per reduktita rakonto de Giorgio Silfer: "La popolo de la formikoj". La legantoj de "Literatura Foiro" scias ke temas pri la vortoj de infano, fuĝanta kun sia familio el lando de Proksima Oriento. C-ano Silfer verkis ĝin en aŭtuno 2015. La teksto aperos kaj en la originalo kaj en la hispana (tradukita de la aŭtoro mem).

La invito al la esperanta verkisto alvenis tra la cirkvito de PEN Internacia.

[HeKo 657 8-B, 12 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0576 s s