Esperanta Civito

Jam tri aĉetontoj por HdE 2018

La Administra Komitato de LF-koop kunvenos en Budapeŝto, 15 oktobro 2017, sub la prezido de d-ino Perla Martinelli. En la tagordo situas la tri proponoj de aĉeto de la gazeto "Heroldo de Esperanto", kies proprieto revenos al la kooperativo je Novjartago 2018.

Unu el la aĉetontoj estas ankoraŭ Sociala Grupo Lexus en Brazilo, kies direktoro Fabrício Valle simple proponis pagi la ŝuldatan sumon en dudek monatoj anstataŭ dek, inkluzive de rabatoj kaze de pli rapidaj partopagoj. Do temus pri modifo en la kontrakto kiun Lexus ne respektis pro nesolventeco.

La aliaj aĉetontoj estas societo, respektive privatulo, kun solida financa stato; ambaŭ en Eŭropo.

La abontarifon de HdE por 2018 anoncos la aĉetonto mem. Ĝi dependos de la aperofteco kaj de la paĝonombro, kiuj estas momente konataj nur ĉe la neplenumitaj promesoj de Lexus (monata gazeto po 24 paĝoj). Tamen estas certe ke ĉiuj gardos la nunan formaton (pli-malpi A3).

Eblas ke, laŭ specifa kontraktoklaŭzo, la nomo de la aĉetonto iĝos konata nur Novjartage 2018, se ne temos pri Lexus mem.

[HeKo 658 5-B, 16 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0418 s s