Esperanta Civito

Forumanoj interpelacias la Konsulinon


La delegitoj de Fajszi Amika Rondo kaj de LF-koop liveris hieraŭ interpelacion al la Konsulo, sen. Chamberline Nguefack Zedong, kun pluraj demandoj pri ŝiaj agoj dum la lastaj semajnoj. Ne temas pri la tensio kiu kreiĝis inter ŝi kaj la Blanka grupo, sed pri ŝiaj rilatoj kun la brazila entrepreno Lexus.

La Foruma dokumento, post preamblo kiu memorigas la konstituciajn devojn de la Konsulo, kronologias pri la evoluo de la situacio inter Lexus kaj LF-koop kaj pri la enmiksiĝo de sen. Nguefack.

Fine, la subskribintoj de la interpelacio (gec-anoj Tihomir Lovriĉ kaj Perla Martinelli) specife demandas:
a) kial Nguefack intervenis en la konflikton, anstataŭ limiĝi je sia devo de Konsulo, nome proponi al la partioj ke ili sin turnu al la arbitracia instanco?
b) kial ŝi prenis pozicion favore al nesolventa entreprenisto, kiu kondutis revenĝeme?
c) kion ŝi efektive asertis en intervjuo ĝis nun ne aperinta ĉe "Heroldo de Esperanto"?
d) kiajn rilatojn ŝi havas entute kun entrepreno Lexus?
e) ĉu ŝi konscias ke ŝi pledas favore al persono (s-ro Valle) kiu kondutas diktatore, rifuzinte kunvoki la redakcion de HdE malgraŭ la peto de almenaŭ triono de la redakcio mem?

La Kapitulo ne estas koncernata de tiu interpelacio, al kiu la Konsulo devas respondi skribe, principe ĝis la venonta Foruma sesio (kunvokita al Buĵumburo fine de decembro 2017).

(HeKo 658 9-C, 20 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2993 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.3444 s s