Esperanta Civito

Brian Moon akuzas Roterdamon pri mensogo kaj trompo


La konstato pri amaso da eraroj en la jarlibro 2017 de Universala Esperanto-Asocio, precipe en la adresaro de la institucia parto, kondukis al la malkovro pri trompo, kiu datiĝas jam de antaŭaj jaroj. Almenaŭ tiel sin esprimas mag. Brian Moon:

"Mi ĝojas, ke fine survojas solvo de almenaŭ parto de la jarlibra katastrofo. Sed necesas konstati, ke ankoraŭ mankas respondo pri kernaj aspektoj de tiu katastrofo."

"Je 25 junio 2017 dissendiĝis al la UEA-membraro (ripetante similan mesaĝon en 2016) invito rezigni pri ricevo de la papera Jarlibro. Sed tiu mesaĝo ne menciis la fakton, ke la reta jarlibro ne enhavas ĉiujn informojn de la papera, do ĝi estis mensoga kaj trompa. Mi bedaŭrinde devas nun je kvina fojo en la Komitata diskutlisto ripeti mian gravan demandon:"

"farante tiun proponon, ĉu oni konsciis pri la nekompleteco de la Reta? Se oni ne konsciis pri tio (kaj supozis, kiel mi, ke reta <Jarlibro> evidente ekvivalentas al la tradicia papera), oni kulpas pri naiveco kaj nesufiĉa scio por bone fari sian laboron. Se oni jes konsciis kaj tamen lanĉis la cirkuleron sen ajna mencio pri la enhavaj diferencoj, oni kulpas pri trompado de la membroj."

"Mi humile (re)petas, ke aŭ la estraro aŭ la ĝenerala direktoro respondu tiun demandon."

La emfazo situas en la originalo, subskribita de Brian Moon.

(HeKo 659 1-A, 21 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0579 s s