Esperanta Civito

KCE en la 50a konferenco de ALTE


Kultura Centro Esperantista reprezentas nian lingvon en la 50a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, okazanta en Luveno (Belgio) 21-23 septembro 2017. La konferenco enfokusiĝas, ne nur hazarde pro la ronda nombro, je la situacio de la lingvotestado: unuflanke pro la stato de KEFR, aliflanke pro la kreskanta premo de la ekzamenado de rifuĝintoj.

La du temaroj principe kolizias, ĉar KEFR tute ne zorgas pri integrado, nur pri la taksado de la lingvokapablo; dum en la dua kreskas la graveco de la t.n. "civita kompetento". Ĉi-lasta kupliĝas al la lingva kompreno, sed ankaŭ al politikaj konoj; krome ĝin influas la nivelo de analfabeto, ĉu instrumenta ĉu funkcia.

En la specife lingvotesta fako oni rimarkas diferenciĝon de postuloj laŭ la idiomaj preskribiloj. En la kazo de esperanto, KCE jam orientiĝis al la Universala Vortaro kiel korpuso por B1, kaj al la unua duono de la ekzercaro de la Fundamento por la grado A. Necesas kompletigi tion per la elekto de semantikaj kampoj (ekz. la familio por B1, la landnomoj por B2) kaj ankaŭ per la adopto de la konversaciaj temoj kiuj karakterizas la samajn nivelojn en aliaj lingvoj (ekz. por B1: vizito ĉe kuracisto, intervjuo por akiri laborpostenon).

Kiel kutime la delegito de KCE, prof. Giorgio Silfer, havas la okazon informi la gekolegojn pri esperanto kaj ĝia kulturo. Parenteze, en Svislando KCE estas la sola institucio en rilato kun ALTE. Tio oportune efikas en la laborgrupoj.

(HeKo 659 2-B, 22 sep 17)

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0763 s s 
  Total: 0.0917 s s