Esperanta Civito

Esperanto en la Domo de la Eŭropa Historio


La Domo de la Eŭropa Historio estis inaŭgurita ĉi-jare, post longa preparado. La muzeo okupas grandan, pluretaĝan palacon en parko proksima al la EU-parlamentejo en Bruselo. Ĝi proponas dumtempan kaj konstantan ekspozicion. Malfermita al publiko de ĉiu aĝo, per interagaj ludoj ĝi altiras infanojn kaj adoltojn.

La historio de Eŭropo mem daŭras pli ol du jarmilojn, sed la altaj etaĝoj de la muzeo enfokusiĝas al la lasta jarcento. Rezultas forta malekvilibro favore al eŭropismo, interpretata kiel politika tendenco kiu garantias pacon kaj stabilecon. La mesaĝo estas klara: sen Eŭropa Unio la risko de milito kreskas sur la kontinento.

Ne la pacifismo, sed la malekvilibro pri la antaŭaj jarcentoj pezas enhave. Oni ricevas la impreson ke ĉio okazis en okcidento, precipe gravitanta ĉirkaŭ Francio. Mia amiko Walter Zelazny prave kolerus, ĉar la efikon de la franca revolucio apudas neniu aludo al la Konstitucio de la Tria de Majo. Kaj tamen ĝuste polo planis la muzeon...

En la repertuaro de la civilizo, kiun Eŭropo heredigis al la mondo (eĉ sen ties konsento), ne mankas esperanto. Tamen ne el orienta Eŭropo: vi vane serĉus angulon kun lingva mapo, kaj la konscio pri la lingva diverseco apenaŭ vekiĝas. Temas pri granda afiŝo sur vando dediĉita al la civila milito en Hispanio, 1936-39: grandigo de la originalo, kun bunta alvoko al subteno de eksterlande por la respubliko, specife celanta la geesperantistojn. Naivulo forirus kun la impreso ke esperanton inventis ne judo en la cara imperio, sed rezistantaj hispanaj respublikanoj. Kaj ne informito konvinkiĝus ke la esperantistaro situis nur ĉe unu flanko, dum nia ĉefa viktimo dum tiu milito estis katolika pastro, murdita de komunistoj.

Malperfektaĵoj abundas, ekde la listo de nomoj en la oficialaj lingvoj: la finna situas apud la franca, kaj ne apud la sveda, sur la fasado -- malrespekto de la vico laŭ la indiĝena nomo de la lingvo. Por fini ĉe eraraj datoj: en Italio ekzistis diktaturo aŭ ekde oktobro 1922 aŭ ekde januaro 1926, ne ekde 1924. Sed pli ol tiuj detaloj ĝenas la troa memreferenca provinceco en la historiografio.

Tiurilate la najbara ekspozicio "Parlamentarium", pri la historio kaj funkciado de la EU-Parlamento, ŝajnas multe pli bona.

(HeKo 659 4-E, 25 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0711 s s 
  Total: 0.0852 s s