Esperanta Civito

Okaze de la Eŭropa Tago 2007


En la romano "Malbonaj spiritoj" Fjodor Dostojevski diras, ke dioj malsamas laŭ landoj. La dio de Ruslando ne estas la dio de Francio. Li pravas. La dio de la angloj ne similas la diojn de la eŭropa kontinento. La dio de la judoj ne estas la dio de la kristanoj. La dio de la katolikoj estas alia ol tiu de la protestantoj.

La dioj estas postulemaj. Ĉiu volas esti adorata en sia maniero. Unu volas havi kiom eble plej da oro kaj ikonoj en la preĝejoj; la alia preferas adoron en sobraj temploj. Iuj dioj ŝatas stimulan muzikon; aliaj preferas gregorian kantadon.

Tiel dum jarcentoj la dioj dividis Eŭropon, elvokante ĉenreakciojn de persekutoj kaj longdaŭraj militoj. Protestantoj rompis katolikajn ikonojn kaj pendigis pastrojn. Katolikoj masakris protestantojn kaj ekstermis hebreojn.

Forte staris moroj religiaj / inter la popoloj dividitaj.

La dio de la katolikoj postulis, ke la protestantoj lin adoru; la dio de la protestantoj anatemis la idolkulton de la katolikoj. Ĉu unu el tiuj dioj estis la mova forto de la eŭropa unuiĝo? La papo opinias, ke jes. Kun bedaŭro li ne trovis sian dion en la deklaro, eldonita por festi la 50-jaran ekziston de EU. La papo timas krizon de identeco, se ni forgesas la kristanajn radikojn. La civitanoj de la Blanka Listo opinias same.

Eŭropo forgesas nenion. Eŭropo ne mencias dion, ĉar ĉiuj tiuj diversaj dioj tenis Eŭropon dividita. Mencio pri kristana dio krome kaŭzus konflikton kun la turkoj, kiuj havas tute alian dion. Mi mem ĝojas pro tio, ke almenaŭ unu granda komunumo malakceptas unu religion kiel gvidilon kaj savilon por ĉiuj. La eŭropa projekto havas riĉajn ŝancojn, ĉar ĉiuj dioj rajtas partopreni. Kondiĉe ke neniu superregu.

Por unuigi Eŭropon minimume necesas sekularigi leĝojn kaj publikajn instancojn. Eventuala eŭropa konstitucio devas esti kaj valida kaj akceptebla por ĉiuj eŭropanoj sendiference. En Eŭropo loĝas kiel legitimaj ŝtatanoj ankaŭ islamanoj, hebreoj, humanistoj, budhistoj, hinduistoj, bahaanoj kaj aliaj. La konstitucio do ne portu ekskluzive kristanan stampon. Laŭ la papo Eŭropo tamen portas judan/kristanan markon. Kristanismo kaj hebreismo havas komunan originon. Krom tio, la hebrea praktikado de la kredo grave diferencas de la kristana. La kristana kontribuo al la eŭropa kulturo estas impona. La plej grandaj kaj influaj majstroj de muziko kaj vidaj belartoj estis inspiritaj de kristanismo. Bibliotradukoj influis lingvojn. La eŭropa kulturo tamen ne estas kristana monopolo. Influoj venis de ĉiuj flankoj. Al la sendogmigo de kristana fundamentismo kaj la mildigo de kristana maltolero kontribuis precipe ateismaj filozofoj, pensuloj, sciencistoj. La klerismo forigis senhorizontecon kaj kreis novajn perspektivojn.

EU normigis la rajtojn de la homoj, de la infanoj, de la lingvoj. Estus bone, se ĝi normigus ankaŭ la rajtojn de la bestoj aŭ de la naturo.

La eŭropaj ŝtatoj akceptis la Deklaracion pri Rajtoj. Cetere la naciaj konstitucioj kaj kodoj malsamas. La nederlanda, belga kaj hispana kodoj aprobas la oficialigon de geja kaj lesba kunvivado. Aliaj ŝtatoj ĝin malpermesas, precipe sub premo de la katolika eklezio. Plu regas granda diferenco de opinioj. Kvankam ĉiuj homoj estas serĉantaj la veron, multaj pretendas esti trovintaj la veron, la absolutan veron. La absolutismo enfermas la homojn en diversaj religioj kaj ideologioj. Tiel apartigite la homoj formas unu socion. Por ke la socio donu egalan lokon al ĉiuj ĝi devas esti malfermita al ĉiuj. Ĝi devas esti demokrata, kun socia helpo al malfortaj.

La nuntempaj malfermitaj socioj kontentige funkcias, kvankam ili ĉiutage estas subfosataj de totalismaj ideoj. Mi ne pensas pri la politika Islamo, sed ĝenerale pri religia pensado, kiu malestimas ĉiujn nereligiajn alternativojn. La valoro de la demokratio kreskas malgraŭ Putin, Mugabe, Ahmadinejad, malgraŭ dogmuloj, mistikuloj, skeptikuloj. Mi ne kredas, ke ĉiuj kulturoj kaj religioj estas bonaj kaj same pravaj pri sia supereco. La malfermita socio devas batali kontraŭ rasismo, diskriminacio, (nov)faŝismo per la armiloj de la racio. Multaj atakas la demokration kaj ne ĉiuj estas same danĝeraj. Mi tamen mezuras ilin per la sama mezurilo: ili ĉiuj apelacias al la “malprudento”. Doktrinoj, utopioj, naturaj fortoj, ĉielaj estuloj kaj abstraktaĵoj kiaj “la animo de la popolo”, “la voĉo de la sango” – ili ĉiuj prosperas pro manko de racio.

La racio malbonigas la ludon. La racio konstante montras la nudajn faktojn, konstante elmetas malfacilajn demandojn, konstante kritikas. Mi ne defendas la solregadon de la racio. Homoj bezonas, vere bezonas, revojn, fantaziojn, fabelojn. Mi defendas la kritikan raciismon, kiu kritikas ankaŭ sin mem. Mi konscias, ke la racio ne solvas ĉion. Argumentoj ne ĉiam konvinkas, sed argumentado estas la sola rimedo por lerni, ne por vidi klare, sed por vidi pli klare ol antaŭe.

Konfesiaj politikistoj, kontraŭklerismaj filozofoj kaj blindaj fundamentistoj rezonas, ke scienco kaj materiismo ne estas ĉio. “La homo eniras la vivon por io pli alta. Nur en la religio li trovas la sencon de la vivo, nur dio plenumas lian sopiron al moralo. Malbonon alportas la nekredantoj, kiuj ne konas pli altan celon ol la individuon”. Belaj frazoj, sed sensencaj. La kontraŭo estas same vera aŭ same nevera.

Ŝajnas al mi, ke atingi libere evoluintan, mempensantan personecon estas ambicia celo. Tia individuo povas trovi sencon kaj belecon en la religio, sed same bone ekster la religio. La pretendo de la religio pri la konscio de bono kaj malbono estas miopa. Ĉu arto kaj kulturo, scienco kaj filozofio, la propra konscienco kaj la vivo mem ne donas sufiĉe da ingrediencoj por morala konscio? Religio certe povas stimuli moralecon, sed ĝi ne havas monopolon super la moralo.

Kulturoj kaj religioj ne estas same bonaj, sed same serĉantaj, same vagantaj. Esti kulturita ne signifas respekti la veropretendon de la alia, sed rekoni ke ĉiuj povas malpravi. Esti kulturita signifas akcepti la kolorriĉan necertecon.

Eŭropo apartenas al ĉiuj. Sur la kovrilo de la eŭropa konstitucio troviĝu nek kruco, nek davida stelo, nek serpo kaj martelo. Nu, la civitanoj de la ruĝa listo volas havi nenion komunan kun EU, kiun ili rigardas je la servo de la kapitalismo. Ĝi estas. Ĝi estas ankaŭ projekto de kontinenta integriĝo, kiu bremsas naciismon – laŭ Lanti la plej granda malsano – kaj kiu ebligas malfermi vojon al transnacia civitismo. La sinteno de la ruĝa listo memorigas pri Karlo Marks. La justosento de Marks estis granda. Katenis lin la potenco de la ekonomio. La politikon li ne fidis. Laŭ Marks eĉ demokrata ŝtato estas diktaturo de la reganta klaso super la laboranta. Pro lia politika defetismo – kiun oni ne povas riproĉi al liaj agemaj adeptoj – li pretervidis la eblecon modernigi, sendentigi la kapitalisman ekonomion. Lia ideologia klasbatalo fine kondukis al fermita, unupartia ŝtato – al diktaturo.

Granda tamen estas la socialista influo al la eŭropa kulturo. La socialista devizo ne estis “Donu al la popolo panon kaj ludojn”, sed scion, klerecon, kulturon kaj memkonscion. La socialismo levis la eŭropan En mizer’ dronanta sklavar’ malsata de la ter’ al bonstato kaj konsiderinde alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Dume la katolika eklezio malpermesis legi nekatolikajn librojn. En 496 papo Gelasius aperigis liston de malpermesitaj verkaĵoj. En 1559 papo Paŭlo V preskribis la oficialan Index Librorum Prohibitorum (indekso de libroj malpermesitaj).

Dum kvar jarcentoj miloj da libroj estis malpermesitaj, i.a. de filozofoj kaj scienculoj, kiaj Erasmo, Spinozo, Kartezio, Rousseau, Voltero, Kantio, Darvino kaj de verkistoj kaj poetoj kiaj Heinrich Heine, Daniel Defoe, Honoré de Balzac, Simone de Beauvoir, Jean-Paul Sartre, Alberto Moravia. La indekso de 1948 montras 4.000 titolojn. Nuntempe la eklezio ne plu malpermesas, sed malrekomendas ekzemple Harry Potter kaj "Da Vinci Code"...

Eŭropo bezonas sekularan konstitucion, kiu certigu la liberecon de opinio, de preso kaj parolo kaj kiu malebligu diskriminaciojn, ekzemple pri gejoj, fare de religioj. Konstitucio kiu apartigas la gvidadon de Eŭropo disde religioj. Tian konstitucion mi aprobas.

(Leen Deij, ekskortumano – 9 majo 2007)

[HeKo 329 9-A, 9 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0045 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0347 s s 
  Total: 0.0392 s s