Esperanta Civito

LF-koop decidas pri la lasta propono de Lexus


La 10an de oktobro 2017 Lexus devus pagi al LF-koop la lastan el dek unu monataj partoj, el kiuj la unuan je la 10a de novembro 2016, por garantii al si la proprieton de la gazeto "Heroldo de Esperanto" (art.9 de la kontrakta deklaro). El tiuj dek unu nur unu estis pagita, kaj en malfruo.

Laŭ art. 10 de la kontrakta deklaro, "se Lexus malakurate pagos en tri sinsekvaj monatoj, LF-koop rajtos rompi la kontrakton kaj repreni la gazeton HdE por si. Tiukaze, LF-koop ne bezonos redoni la ricevitan monon".

La Ĝenerala Asembleo de LF-koop aplikis la artikolon 10 jam en aprilo 2017, per unuanima decido. La plenuma instanco de LF-koop, nome la Administra Komitato (KALiFo), en julio 2017 komunikis ke LF-koop reprenas la proprieton ekde Novjartago 2018, por ke Lexus povu plenumi sian engaĝon al la abonantaro de 2017, kies koncernaj kotizoj apartenas al Lexus.

Post tiu decido venis propono de Lexus pagi la dek ŝuldatajn partojn dum dudek monatoj. Neniu el ili estis ĝis nun pagita. Samtempe, Lexus eldonis dum dek monatoj nur du numerojn de la gazeto, el kiuj nur unu papere.

Morgaŭ KALiFo kunvenos en Budapeŝto. Se estos konstateble, ke Lexus donis adekvatajn garantiojn pri sia solventeco kaj pri sia produktokapablo, KALiFo kunvokos eksterordinaran Asembleon de LF-koop, aŭ submetos al referendumo de la kooperantoj la lastan proponon de Lexus. Se tio ne estos konstatebla, KALiFo definitive fermos la dosieron kaj ekde Novjartago 2018 LF-koop reprenos la proprieton de HdE, kiel jam anoncite.

Kelkaj personoj estas instigantaj s-ron Valle daŭrigi en batalo, ankaŭ jura, kontraŭ LF-koop, eĉ entirante en la konflikton establojn kaj instancojn kiuj tute fremdas al ĝi. S-ro Valle bonvolu atenti pri la risko esti manipulata: se tiuj homoj estus fidindaj kaj sinceraj, ili simple donacus (aŭ pruntus) al li la necesan sumon por pagi la ŝuldon de Lexus. Tiu sumo por iuj el ili tute ne estas granda: ili povus trankvile permesi al si tiun komplezon al la brazila entreprenisto, anstataŭ nutri lian agresemon konfliktocele.

[HeKo 661 5-B, 14 okt 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0630 s s 
  Total: 0.0798 s s