Esperanta Civito

La Komitato de KCE kunvenis en Budapeŝto


Hodiaŭ matene la Komitato de Kultura Centro Esperantista havis ordinaran kunvenon en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. La legacioj ja estas je dispono de ĉiuj paktintaj establoj. La kunveno, kiu estis kvoruma, disvolviĝis sub la prezido de prof. Giorgio Silfer.

La Komitato konstatis la kreskantan reekvilibriĝon de la spezkalkulo, kiun perturbas nuntempe nur kelkaj eksterordinaraj elspezoj pro akumuliĝo de diversaj kontroloj (elektra sistemo, bruligilo ktp) subite kaj samtempe postulitaj de eksteraj instancoj.

Sekvis decidoj pri la venontjara programo. La lingva kolokvo disvolviĝos 13-15 aprilo 2018, kun la ĉeftemo: "Esperanto kaj Ido: ĉu vivantaj parencoj?". Kontribuos interalie André Cherpillod, Gonçalo Neves kaj Giorgio Silfer. Dum tiuj tagoj okazos la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop kaj, koincide kun la Tago de Ĉiuj Pioniroj, la dediĉo de urno al la cindroj de c-ano Manuel de Seabra en la Esperanta Panteono.

Dum la somero en julio (dua kaj tria semajnoj) Perla Martinelli gvidos kurson pri beletra tradukado kaj Giorgio Silfer kurson pri tradukado de internaciaj dokumentoj. Paralele eblos lerni la lingvon en B-kursoj. En aŭgusto, koincide kun la dudeka datreveno de la Pakto por la Esperanta Civito, estos proponita kurso por la formado de kadroj.

La oran jubileon de la fondo de KCE (15 decembro 1968) oni festos en decembro per publika aranĝo. Sed alia maniero festi la kvindekjariĝon de KCE oni konstatos laŭlonge de la monatoj, ekde januaro.

Pliaj informoj: kce ĉe esperantio.net

(HeKo 661 6-B, 15 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0584 s s