Esperanta Civito

La Administra Komitato de LF-koop kunvenis en Budapeŝto


La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) havis hieraŭ posttagmeze ordinaran kunvenon en Budapeŝto, sub la gvido de la prezidanto, d-ino Perla Martinelli.

KALiFo diskutis pri la pozitiva evoluo de "Literatura Foiro", kies amplekso kreskos je 14% dum la venonta jaro. Estis ankaŭ pritraktata la baldaŭa konstanta kunlaboro de c-ano Tihomir Lovriĉ (grafiko) kaj de c-ano Mushosi Birindwa (afrikaj paĝoj).

Estis ekzamenata la propono de Lexus modifi la vendokontrakton pri "Heroldo de Esperanto", per duobligo de la ofteco de la partopagoj. La propono celas eviti la aplikon de la decido de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop repreni la proprieton de HdE pro la nesolventeco de Lexus. El la kvar membroj de KALiFo c-ano Marc Hiltbrand ne sin esprimis (li senkulpiĝis pro misfarto), dum c-ino Marie-France Conde Rey (kiu interalie havas boparencojn en la urbo kie loĝas s-ro Fabrício Valle) forte kontraŭis la proponon de Lexus. Al la vidpunkto de Conde Rey aliĝis c-ino Anna Bartek.

Tamen c-ino Martinelli persvadis KALiFon ke eblas doni lastan ŝancon al la nesolventa Lexus, kiu agnoskis sian ŝuldon: necesas ke ĝi liveru efektivajn garantiojn pri sia solventeco, pere de garantiantoj por la ŝuldata mono. La limdato fiksita de KALiFo kaj komunikita al Lexus estas 1 novembro 2017. Manke de tiuj garantioj, Novjartago 2018 restas la dato de repreno de la proprieto.

Rilate la librofakon KALiFo konstatis la realigon de la tria represo de la unua eldono de "Historio de la esperanta literaturo" en julio: 20% de la tria represo estis jam venditaj antaŭ la fino de septembro. Intertempe progresas la preparo de la nova eldono de "Paŝoj al plena posedo" kaj estas adjudikita al LF-koop la eldonado de la plurlingva kajero de la Esperanta PEN pri nia literaturo.

Fine, KALiFo kunvokis la venontan ordinaran Asembleon de la kooperativo al Ĉaŭdefono, koincide kun la lingva kolokvo de KCE (13-15 aprilo 2018).

(HeKo 661 7-B, 16 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0522 s s