Esperanta Civito

Nova legacia asistanto en Budapeŝto


C-ino Judit Felszeghy estas la nova asistanto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, konforme al la strukturo preskribita de direktivo Zavadlav. Ŝi anstataŭas c-anon György Nanovfszky, al kiu iras la danko de la Kapitulo pro la plenumita deĵoro.

C-ino Felszeghy bone konas la Civiton, estinte aktiva senatano dum du parlamentaj mandatoj. Ŝi ankaŭ bone konas la funkciadon de pluraj paktintoj, estinte direktoro ĉe LF-koop, sekretario-kasisto ĉe Esperanta PEN-Centro, deĵoranto ĉe KCE kaj plu aktivante en FEM. Pliaj atutoj estas ŝiaj lingvaj konoj, precipe la rusa kaj la angla, kaj ŝiaj spertoj pro loĝado en orientaj landoj, interalie Mongolio.

La legacia asistanto ne plu koincidos, kiel ĝis nun, kun la prezidanto de Fajszi Amika Rondo: d-ro Nanovfszky retiriĝas de tiu posteno ankoraŭ ĉi-jare, kaj lin anstataŭos alia persono. Aliflanke la orienta legacio daŭre helpos, se necese, por la iniciatoj de FAR, kiel literaturaj kafejoj kaj rilatoj kun Landa Fremdlingva Biblioteko; sed la taskoj kaj responsoj estos nete distingitaj, kadre de la federala principo de subsidueco karakterizanta la Civitan konsorcion.

La areo pri kiu zorgas la orienta legacio koincidas kun la teritorioj de eksa Sovetunio (minus la tri baltaj respublikoj), la tuta balkana duoninsulo (escepte de Grekio), Turkio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando.

(HeKo 661 9-C, 18 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0539 s s