Esperanta Civito

Premiado de "Poesia da tutti i cieli" 2017


Rememorante la subite mortintan Amerigo Iannacone, unu el la plej aktivaj kunlaborantoj de la Konkursoj de Samideano, c-ano Giuseppe Campolo inaŭguris ĉi-vespere la premian ceremonion de la kvara konkurso "Poesia da tutti i cieli", kun kontribuoj en la itala kaj esperanto.

En la kongresa salono de Parko Aŭgusto, Terme Vigliatore (Messina), intervenis la prezidanto de la ĵurio, Annamaria Crisafulli Sartori, kun beletristoj siciliaj kaj eksterlandaj: Ella Imbalzano Amoroso, Silvana Imbesi, Carmel Mallia, Perla Martinelli.

Ricevinte de barono Saverio Donato la insignon de "Kavaliro de Sicilio" pro sia filantropa agado, c-ino Martinelli koncize sed kortuŝe retrospektivis pri la kontribuo de la insulo al la esperanta kulturo, pere de pioniroj tre aktivaj en ĉiu epoko, specife antaŭ la unua mondmilito.

[HeKo 663 1-A, 28 okt 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1520 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.1943 s s