Esperanta Civito

Releginte libron de Naomi Klein


"Jam fine de la lasta jarcento la grandaj korporacioj fabrikis markojn, pli ol produktojn. La truko estis kunigi la nomon de ilia produkto al certa bildo, por konekti sin al la konsumantoj, tiel ke ĉi tiuj partumu iliajn valorojn. Ne temis pri la varo aŭ servo, sed pri la profunda homa deziro partopreni en ia tribo, kaj la entreprenoj povis eviti mem produkti la varon, por eksterigi ĝin ĉe nelegitimaj kontraktuloj en la Tria Mondo."

La supran analizon ni trovas en la libro de Naomi Klein "No logo" (1999), per kiu la kanadanino rapide famiĝis. Ŝi opinias ke la nuna usona prezidento kreis sian imperion laŭ tiu formulo, transformante sian nomon al marko kaj proponante al la homoj la eblecon vivi ene de ĝi. Sed la analizo taŭgas ankaŭ por alio ol la korporacioj: ekzemple la politikaj partioj.

La partioj aplikas nuntempe la saman procedon: ili proponas markon al kiu identiĝi, kadre de fora idealo por kiu ili efektive ne produktas. Per tiu identigo ili vendas revojn, ne reformojn, kaj poste simple ili administras la ŝtaton, foje pli efike, ofte malbone. Al tio aldoniĝas la fakto ke la amasmediaj komunikiloj, precipe en Ameriko, raportas pri la balotkampanjo kvazaŭ temus pri futbalturniro, entertainment pli ol policy.

La analizon ni povas apliki ankaŭ al Esperantio, specife al la tradiciaj movadoj, unuavice UEA kaj SAT. Ili surmerkatigas markon kun (pli ol) jarcenta ekzisto, kaj konektas sin al la konsumantoj ne per la valoro de siaj produktoj, sed per la idealo de la disvastigo de esperanto, kun tute nebulaj konceptoj pri paco kaj homa amo. Tiel funkcias la "profunda homa deziro aparteni al tribo", kiun flegas precipe la kongresumado: la kongreso estas fakte la ĉefa servo kiun la tradiciaj movadoj proponas.

La Esperanta Civito estas konstruanta tute alian Esperantion, kie la sento de identeco kupliĝas al kulturlingvo, ne al marko: tio kreas demokration. Ni baziĝas sur kreskanta stabo, ne sur burokrata aparato: tio evitas deficitojn kaj donas kvalitajn rezultojn. Ni fundamentas niajn financojn sur nemoveblaĵoj, ne sur subvencioj: tio ŝirmas kontraŭ surprizoj kaj ne devigas adaptiĝi al alies strategioj.

Esperantio ĉiukaze situas ene de la mondo. Kiel la evoluo de la makrosocio influos nian mikrosocion? Tio estas grava varianto: sufiĉas konstati, kio okazis al UEA post la falo de la berlina muro. Kaj distingi en tio la fatalon de la (manko de) memdecidoj: ekzemple la persisto en roterdama sidejo sen investoj en orienta Eŭropo.

Giorgio Silfer

(HeKo 664 3-A, 8 nov 17)




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0727 s s 
  Total: 0.0869 s s