Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, oktobro 2017


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 2.076,11 -- je minus 7,73% ĉar la tre grandan deficiton en 2017 larĝe superos tiu buĝetita por 2018. Kaj se la subita maldungo de la nuna ĝenerala direktoro vekas unuflanke kontenton ĉe TEJO, aliflanke ĝi pruvas plian maltrafan nomumon fare de la estraro, kiu per kontestata proceduro proponas dungi homon en kies administra kompetento enskribiĝas fantazia prognozo de subvencia enspezado (300.000 eŭroj!). Krome la transiro de estrarano al burokrata posteno kreas profundan truon en la asocia kupolo (mankas sekretario kaj kasisto) kaj pruvas la malkreskon de la kvalito en la internaj homaj resursoj, spite al la kresko de (ne ĉiam facile kunordigebla) volontularo. Ĉu la nuna estraro atingos la finon de sia mandato? Sed eblas ke, ĝuste pro sia akriĝanta krizo, UEA altiros donacojn kaj kotizojn de kortuŝitoj, kiuj ankoraŭ koincidigas la asocion kun la tuta esperanto mem. Dum du jaroj la "akcio" UEA perdis trionon de sia valoro.

TEJO 286,43 -- je plus 1,15% pro la anoncita foriro de Veronika Poór, delonge esperata fare de TEJO, kaj la trovo de apartamento por gastigi pliajn TEJO-volontulojn. Sed la administra flanko (precipe la librotenado) daŭre malfruas.

FPEF 269,98 -- je plus 0,90% pro la firmiĝo de la ĵus naskita Civila Esperanta Servo, la sukcesa patronado de Civitaj parlamentanoj partoprenantaj en la unua afrika sesio, la pozitivaj kontaktoj kun TEJO kaj UETA, la superado de problemoj kaŭzitaj de la Konsulino, kio pruvas la solidecon de la Civitaj institucioj.

KCE 930,61 -- je 0% malgraŭ la konstanta pliboniĝo de la financa situacio. Ĝuste ĉar KCE ne prezentas kreskantan deficiton (male ol UEA), estas la risko "Genève". Pri kio temas? Antaŭ dudeko da jaroj la Svisa Ruĝa Kruco ricevis bonvolan administranton (sen salajro), kiu rimarkis ke la institucio posedas tute ne utiligatan sed tre bonstatan laboratorion en Ĝenevo, je valoro de unu miliono da frankoj. La administranto sukcesis vendi ĝin kontraŭ tuta miliono. Kutime la Svisa Ruĝa Kruco ricevadas 2,5 milionojn da frankoj jare pro donacoj, sed ĝuste tiun jaron envenis nur 1,5! Moralo: kreu deficitojn kaj ploru, ĉar oni pli facilanime helpas malbonajn administrantojn ol bonajn...

LF-koop 200,01 -- je plus 0,75% pro la daŭre pozitiva efiko de la samaj faktoroj el la antaŭa monato.

PEN 182,64 -- je plus 0,20% esence pro la nemoveblaĵo.

ENa 59,00 -- je plus 33%. La sukceso de Esperanta Naturamikaro, agnoskita kiel plena membro de Naturfreunde Internationale pasintmonate, igas la societon taksebla laŭ nia borsa analizo. La eksterordinara valorigo dependas ankaŭ de financa perspektivo kaj de pozitiva kontakto kun TEJO. Ankaŭ la malbona politika situacio en Hispanio (kie ENa estas registrita, eĉ reprezentante la tutan landon en NFI) donas elanon, ĉar la krizo de la hispana demokratio stimulas al pli intensa agado de la civilaj societoj, inkluzive de ENa.

La monatoj septembro-oktobro konfirmis la ekonomian stabilecon ene de la Pakto, dum la situacio en Roterdamo estas pli kaj pli sisma.

(HeKo 664 4-C, 9 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0585 s s