Esperanta Civito

Anglalingva provoko al la pola antisemitismo


La pola socio ŝajnas tiu kie antisemitismo plej progresis lastatempe en Eŭropo. Aliflanke ĝi vartas kelkajn instituciojn pri judaismo kaj la historio de la hebreoj sur la litvaj teritorioj. Unu el ili, POLIN en Varsovio ("muzeo pri la historio de polaj judoj"), gastigos 13-15 decembro 2017 interfakan esploran laborgrupon pri "The heritage and legacy of Ludwik Lejzer Zamenhof between Judaism and Esperanto".

La aranĝon kunorganizas la universitatoj de Amsterdamo (Centro por Lingvo kaj Komunikado) kaj Berlino (Humboldt), kun la subteno de Selma Stern Zentrum en Germanio, de fondumoj Taube kaj Willian K. Bowes Jr, kaj la reĝisorado de POLIN, apogata de la Hebrea Historia Instituto, ambaŭ en Pollando. Efektive neniu pola universitato aŭ akademio partoprenas en la rimarkinda iniciato, escepte de ĝermanistino el la Varsovia Universitato.

Kvankam en Pollando kaj kun pluraj esperantlingvaj prelegontoj (Federico Gobbo, Christer Kiselman, Viola Beckmann, Esther Schor, José Antonio Del Barrio, Javier Alcalde, Ulrich Lins, Bernhard Tuider) kaj kun nur unu efektiva anglalingvano, la programo anoncas disvolviĝon en la angla. Neniu esperantista institucio (pola aŭ internacia), partoprenos rekte aŭ nerekte; sed la Kapitulo de la Esperanta Civito sendos gratulan mesaĝon (en esperanto kaj la franca).

Eble tial la tritaga seminario (sed la retpaĝoj de POLIN oficiale kalendarigas nur ekstran lekcion, la 14an post la "workshop") sonas kiel pli forta provoko kontraŭ la pola antisemitismo. Interalie estus interese vidi kiel reagus polaj antisemitoj, eksciinte (post elangligo) la respondon al la demando "How the Declaration of Homaranism came to be published in Madrid", kiu kondukas rekte al la framasonoj...

[HeKo 665 9-A, 28 nov 17]

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Kiu ajn skribis la artikolon, faris tion ege tendence kaj neobjektive. Oni parolas pri pola antisemitismo kaj oni diras nenion pri tio ke tiu juda muzeo POLIN en Varsovio estis konstruita kontraŭ mono de ĉiu polo, 320 milionoj da zlotoj; el niaj poŝoj iras mono por ĉiujara ĝia funkciado. Tiu kiu skribas pri pola antisemitismo devas ankaŭ skribi ke el la pola buĝeto, do ankaŭ el mia poŝo, iras 240 milionoj da zlotoj al Israelo. Estas mono por judoj kiuj naskiĝis en la teritorio de la pola ŝtato ĝis 1956 kaj suferis de la holokaŭsto farita de germanoj aŭ de sovetaj persekutoj. Tiun monon ricevas ankaŭ iliaj infanoj. Do mi devas pagi pro krimoj kiujn faris germanaj nazioj kaj sovetaj komunistoj! Kaj kion ricevas polo kiu naskiĝis antaŭ 1956? Nenion! Se oni parolas pri antisemitismo tiam ankaŭ oni devus honeste skribi ke la israela korporacio Tahal metis sian manon sur tutan polan akvosistemon kaj baldaŭ ni havos la plej multekostan en Eŭropo akvon, aŭ ni tute ne havos kiel palestinanoj.

Prof. d-ro Christer Kiselman komentarias:
Unue: ke la lingvo de internacia konferenco estas la angla ne estas strange. Eĉ en la plej franca, francisma, franceska Francio, eĉ eĉ en la eĉ eĉ pli francema Kebekio, la lingvo de internaciaj konferencoj estas la angla (ekster Esperantujo). Mi mem prelegis angle en franclingva universitato en Montrealo. Simile en Hungarujo, Hispanujo, Italujo... Vi rajtas bedaŭri tion, sed ne pretendi ke ne estas tiel.
Due: internacia konferenco pri kulture, lingvistike kaj religie grava persono ne estas provoko.
Trie: Federico [Gobbo] nerekte reprezentas UEA; mi nerekte AIS; Bernard Tuider tute rekte reprezentas la Esperanto-muzeon en Vieno; eble aliaj rekte aŭ nerekte havas ligon kun esperantaj institucioj.
Kvare: Agnieszka (Aga) Jagodzinska el Vroclavo prelegos. Ŝi estas kun Ewa Geller ege grava konanto de la vivo de Zamenhof, ne nur pri lia gramatiko. Ŝi redaktis gravan libron pri Zamenhof. Lothar Quinkenstein estas el Poznano. Do du pliaj parolontoj el tre konataj polujaj universitatoj.

Mag. Andreas Künzli komentarias:
Tre interese: La vorto "pola" (kuracisto) malaperis el la unua paĝo de la retujo esperanto.pl. Ĉu tiu forigo okazis post mia publika interveno de la 11a de novembro, ne estas klare. PEA daŭre prisilentas, ke Zamenhof estis juda kuracisto, kaj li estis nur juda, nenio alia. Certe li ne estis pola. Li estis pli proksima al rusa ol al pola (kion la polaj esperantistoj ankaŭ prisilentas).
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0556 s s