Esperanta Civito

Deka numero de "Femina"


Virinoj en politiko – jen la ĉeftemo de la junia numero de "Femina", kiu proponas buntan bukedon de artikoloj, eseoj, intervjuoj, atestoj pri aktivaj politikistinoj.

Antaŭ cent jaroj, dum ankoraŭ batalis la sufragetoj en Anglio, la Parlamento de Finnlando (tiam granddukejo de la Rusa Imperio) unuafoje akceptis deputitinon. Jarcenton post la avangarda konkero en Finnlando, duonan jarcenton post la ĝeneraliĝo de la universala voĉrajto, kia estas la perspektivo de virinoj en politiko? Kion signifas esti politikistino en Ameriko, Eŭropo, Afriko, Oceanio?

La deka numero de "Femina" klopodas doni respondon, per dosiero kiu ampleksas la sperton de aktivulinoj famaj kaj malpli famaj: la usona ŝtatsekretario Condoleeza Rice apud la pola (kaj esperantlingva) EU-parlamentanino Malgorzata Handzlik; konata prezidenta kandidatino Ségoléne Royal apud malpli fama (kvankam sukcesinta) kiel la liberia Ellen Johnson-Sirleaf; periferiaj, sed vere interesaj politikistinoj kiel la aŭstralia Julia Gillard kaj la itala Luciana Sbarbati; kaj eksterordinaraj protagonistinoj, kiel la germana Angela Merkel kaj la gvatemala Rigoberta Menchú.

Ĉio estis verkita de esperantistinoj: foje politikistinoj, kiel sen. Marie-France Conde Rey, sed plej ofte ne – interalie debutas du denaskaj esperantistinoj: c-ino Aneto Muhlemann kaj f-ino Iris v. Wunsch Teruel (apenaŭ 14-jaraĝa!).

La unusola esperanto-revuo de virinoj por (ne nur) virinoj estas ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli. Ĝin posedas Feminisma Esperanta Movado, ĝin eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla tra nia redakcio.

[HeKo 330 6-B, 31 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0538 s s