Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro diskutos pri Günther-dokumento


Esperanta Naturamikaro celebros la Tagon de la Esperanta Kulturo 15 decembro 2017 per agrabla spagetumo ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio. La postan tagon la prezidanto de ENa gvidos ekskurson al Torrox, kie oni festos la tridekan datrevenon de la starigo de Esperanto-Strato.

Inter la invititoj, la konata ekologiisto Wolfgang Günther el Germanio proponas dokumenton pri "Sociologie daŭripova dimensio de Esperanto". Ĝi estas principe adresita al la Universala Kongreso en Lisbono, kiel kontribuo kadre de la kongresa ĉeftemo.

Kvankam d-ro Günther ne estas naturamiko, ENa aprezas lian analizan strebon kaj diskutos pri lia dokumento okaze de sia Zamenhofa festo.

Por aliĝi al ENa eblas kontakti rekte la asocion: naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 667 1-B, 7 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0804 s s