Esperanta Civito

Restas semajno por kandidatigi al Nobelo


La abonantaro de "Literatura Foiro" estas voĉdonanta pri nomo reprezentanta la esperantan literaturon okaze de kandidatigo al la Nobel-premio. La plej oftaj nomoj estas tiuj de István Nemere, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj Spomenka Ŝtimec.

Unua sondado okazis en 2006, kaj ripetiĝis en 2016: ambaŭkaze la preferata estis Marjorie Boulton. Pro ŝia forpaso la pasintan aŭguston la organo de la Esperanta PEN referendumas denove. Kompare kun 2016, laŭ maldiskretaĵo el la redakcio, la nombro da voĉdonintoj certe pli ol duobliĝos. Ĉi-foje multaj verkistoj partoprenas en la sondado.

La fakto esti la sola virino en la selekto aŭtomate kronas la kroatinon nia plej fama verkistino. Pli malcerta evidente estas la rezulto pri la sinjoroj, ankaŭ ĉar la abonantoj povas indiki eĉ alian nomon ol la tri selektitaj: ekzemple Baldur Ragnarsson, la preferaton de Akademio Literatura de Esperanto.

Por partopreni en la sondado necesas esti abonanto de LF por 2017, kaj sendi simplan mesaĝon al lofo ĉe esperantio, ĝis 15 decembro 2017 je 20h00 (MET).

[HeKo 667 3-B, 9 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0539 s s