Esperanta Civito

La homaj rajtoj en la esperanta popolo


La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj situas je la fundamento de la internacia komunumo, pli specife de Unuiĝintaj Nacioj. En Esperantio multaj ŝajne referencas al Homaj Rajtoj, sed nek Universala Esperanto-Asocio, nek Sennacieca Asocio Tutmonda, nek Tutmonda Esperantista Junulara Organizo mencias la Deklaracion en siaj statutoj. Nur la Konstitucio de la Esperanta Civito eksplicitas pri ĝi: "La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948" (art. 5, par.1).

Ankaŭ rilate al lingvaj rajtoj nur la Esperanta Civito eksplicitas: "La Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996" (art. 2, par. 1 de la Konstitucio). Kvankam de tempo al tempo iu aludas al lingvaj rajtoj, nek UEA nek SAT nek TEJO ĝis nun agnoskis la Deklaracion de Barcelono.

Pri homaj rajtoj ofte parolis prof. Ivo Lapenna, kadre de la ĝenerala proksimiĝo de UEA al Unesko kaj UN depost la Rezolucio de Montevideo (1954). Sed la apliko de tiuj principoj, sub li kaj post li, aspektas tre ambigua, kaj eĉ politike kontestebla. Organizi Universalan Kongreson sub la alta protektado de ĉefgeneralo Francisco Franco, ekzemple, aŭ en la Varsovio de gen. Jaruzelski, efektive ne kongruas kun la principoj de la Deklaracio, eĉ se oni elektus "Homaj Rajtoj" kiel kongresan ĉeftemon.

Ne pli konsolas la grado de kono pri la Homaj Rajtoj ĉe la averaĝa esperantisto. Kiom estas la homaj rajtoj listigitaj en la Deklaracio? Dek, dudek, tridek, kvardek? Tre malmultaj kapablus precize respondi. Kaj kiuj estas tiuj rajtoj je...?

Tial en Buĵumburo, okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, la kina vespero estos dediĉita ĝuste al filmo pri homaj rajtoj. Verŝajne post la projekciado kaj la koncerna debato aro da afrikanoj estos pli kleraj pri ili ol amaso da eŭropanoj.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo)

[HeKo 667 4-C, 10 dec 17]

Memkritiko:
En la statuto de UEA, art. 5, oni legas: "Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj." Tial la aŭtoro forstrekas el la unua alineo la vortojn: "nek Universala Esperanto-Asocio, nek Sennacieca Asocio Tutmonda, nek Tutmonda Esperantista Junulara Organizo mencias la Deklaracion en siaj statutoj. Nur la" kaj anstaŭigas ilin per la vortoj: "malmultaj statutoj mencias la Deklaracion. La".
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2098 s s 
  Total: 0.2297 s s