Esperanta Civito

Tagordo de la senata sesio en Buĵumburo


La Senato de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio) , 27 decembro 2017, por diskuti laŭ la suba tagordo:

Unua kunsido:
1) Ĵuro de senatanoj Attaglo, Birindwa, Nimubona kaj Tshamena Omba.
2) Komunikoj de la (Vic)Konsulo.
3) Interpelacioj kaj interogacioj.
4) Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj.
5) Mallaŭda mocio de sen. Dello Spedale kaj aliaj dek gekolegoj.
6) Amendoj al la Konstitucio proponitaj de la grupestroj.

Dua Kunsido (post la forma sesio):
7) Konstato pri la foruma ratifo de la konstituciaj amendoj.
8) Demisio de sen. Nguefack Zedong.
9) Diversaj kaj eventuala.
9.1) Eventuala enpostenigo de la unua el la neelektitoj de la Verda Listo.
9.2) Eventuala enpostenigo de la nova Unua Vickonsulo.

Per la aprobo de la mocio Dello Spedale la demisio de la Konsulino estus aŭtomate rifuzita en unua lego, kaj ŝi estus denuncita ĉe la Kortumo. Se ŝi ne akceptus tuj la proceson, ŝi aŭtomate konfirmus la demision, kiu transirus al dua lego. En tiu kazo la Senato akceptus la demision, kaj ŝin anstataŭus definitive la nuna Vickonsulo (sen. Silfer). Tiam la nova Vickonsulo iĝus la tria el la elektitoj de la Verda Listo (sen. Nimubona), kondiĉe ke la Parlamento aprobu antaŭe unu el la proponitaj konstituciaj amendoj. Krome la deknaŭa posteno en la Senato, vaka pro la demisio de sen. Nguefack Zedong, transirus al la unua el la neelektitoj de la Verda Listo (c-ano Waseka).

La nova Konsulo povus ofici ĝis la fino de la mandato (decembro 2021) aŭ kunvoki pli frue la elektojn por la Senato.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0535 s s