Esperanta Civito

Tagordo de la foruma sesio en Buĵumburo


La Forumo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio), 27 decembro 2017, por diskuti laŭ la suba tagordo:

1) Komunikoj de la (Vic)Konsulo.
2) Elektoj de la Kortumo (2018-19).
3) Amendoj al la Konstitucio (ratifo).
4) Interpelacio kaj interogacioj:
4.1)  Interpelacio de forumano Lovriĉ (Fajszi Amika Rondo).
5) Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj:
5.1) Mallaŭda mocio de LF-koop, FEM kaj KCE.
6) Diversaj kaj eventualaj:
6.1) Eventualaj aliĝoj al la Pakto.
6.2) Prepara debato por eventuala strategio de la Civita banko (kunsido komuna kun la Senato).

En la punkto 1 la Forumo konstatos la eksigon de la establoj Centro Espero (Bulgario), Jagombara Instituto de Esperanto (Nepalo) kaj Asocio pri Esperanto en Kamerunio, laŭ la art. 5 de la Foruma Reglamento. En la punkto 6 la Forumo probable prokrastos la aliĝpeton de Civila Esperanta Servo, ĉar ĝi ankoraŭ ne akiris juran personecon.

Je la dato de ĉi tiu kunvoko la Konsulino ankoraŭ ne respondis al la interpelacio de FAR (punkto 4.1).

[HeKo 667 7-C, 12 dec 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0602 s s