Esperanta Civito

TEJO anoncas pezan deficiton en 2016


Nur fine de 2017 la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo publikigis la spezkalkulon je 31 decembro 2016. Enspezinte 64.534 eŭrojn kaj elspezinte 105.790 eŭrojn, TEJO fermis la administran jaron kun peza deficito: 41.255 eŭroj.

La deficiton kaŭzis praktike ĉiuj rubrikoj en la financa raporto, sed preskaŭ 90% la diferenco inter la ricevitaj subvencioj kaj la kostoj de la "volontuloj" kaj oficistoj. Malprofiton donis ankaŭ la publikaj rilatoj, malgraŭ EU-subvencio, kaj la revuo "Kontakto". Inter la servoj, ne rezultas ciferoj pri IJK 2016, ĉu pluse ĉu minuse.

Manke de la spezkalkulo 2017, la buĝeto 2018 donas interesajn indikojn pri TEJO. La deficito ripetiĝas en la prognozo pri 2018, sed estas redimensiigita je 13.453 eŭroj. Tio rezultas el optimisma kalkulo pri la enspezoj (kiuj atingus 106.263), dum la elspezoj tanĝus 120.000 eŭrojn. Plej pezaj estus la kostoj pro la stabo kaj pro la revuo "Kontakto"; ĉi-lasta tamen ne apartenas al TEJO, sed al UEA, kiu devus do pagi la planitan deficiton de pli ol 4.000 eŭroj, anstataŭ deŝarĝi ĝin al TEJO. Des pli ke la kotizeroj de UEA por TEJO estas nur paneroj: eĉ ne 5% de la tuta enspezaro.

Konklude: dum UEA ankoraŭ vivas plejparte danke al kotizoj (de individuaj membroj kaj kongresanoj), TEJO vivas preskaŭ nur danke al subvencioj. Eĉ licencpago pro IJK ne estas plu buĝetita.

(HeKo 669 1-A, 29 dec 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0646 s s