Esperanta Civito

Esperantio estas kiel arbo... novjara Konsula saluto


Dum la ĵusa seminario pri esperantologio en Buĵumburo la studantoj havis la okazon esplori komparon inter Esperantio kaj arbo.

La esperanta mondo, bazita sur kulturlingvo kaj ne nur helplingvo, similas al arbo. Ĝi havas radikojn en la grundo, trunkon, branĉojn kun folioj kaj fruktoj.

La plej profundaj radikoj situas en orienta kaj centra Eŭropo. Slavaj landoj (precipe Rusio kaj Pollando), la aŝkenaza socio kaj la hungara kulturo plej frue nutris la planton. La trunko estas la esperantistaro, pli precize la esperantlingvanaro. La branĉoj estas la instancoj kaj institucioj laŭ kiuj la esperantlingvanaro organiziĝas.

Ne ĉiuj branĉoj estas same viglaj. Kelkaj, pli maljunaj, iom post iom sekiĝas kaj eĉ mortas. Aliaj, pli junaj, etendiĝas fortike. Al la unuaj, respektante ilian historian tradicion, ni povas kalkuli la laboristan movadon kaj la "neŭtralan" movadon, sigle konatajn sub SAT (fondita en 1921) kaj UEA (fondita en 1908, sed refondita en 1947 laŭ la varianto de 1936). Al la duaj ni povas kalkuli TEJOn, fonditan en 1938 kiel TJO kaj sendependan ĝis 1956, ree aŭtonoman ekde 2016; kaj ankaŭ la plej junan subjekton, nome la Esperantan Civiton, kies konstitucio estis promulgita en 2001.

Ie estas skribite, ke la bonaj arboj donas bonajn fruktojn, kaj la malbonaj donas malbonajn. La unua kondiĉo por la boneco de la frukto estas la saneco de la branĉo. En 2017 montriĝis klare, kiuj branĉoj estas fortaj: tiuj kiuj kapablas rapide resaniĝi kaj doni bonajn fruktojn.

La sagaca ĝardenisto kutime stucas la arbon en taŭga sezono, kaj forhakas la sekajn branĉojn. Li ankaŭ zorgas markoti: tiusence, insisti ke TEJO estas integra parto de UEA, povus signifi malhelpon al utila draĵo. Estus eĉ oportune pensi, ĉu ne utilas al la juna branĉo fari grefton ĉe alia sana, forta tigo.

Ĉiu Esperantiano estu sagaca ĝardenisto, por ke la esperanta arbo prosperu en 2018.

Sincere bondeziras Giorgio Silfer, Konsulo

[HeKo 669 4-C, 1 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0605 s s