Esperanta Civito

Akordoprotokolo malfermas la pordon de UN al la Civito


Sekve de decido de la Kapitulo jam la pasintan majon, la Esperanta Civito establis kontakton kun Esperanto-Radikala Asocio, kiu ekde 2017 estas oficiale reprezentata ĉe Unuiĝintaj Nacioj. La kontakto evoluis al intertraktado, kies protagonistoj estas la Konsulo unuflanke, asistata de eksambasadoro Leonardo Baroncelli, kaj la ĝenerala sekretario de ERA, aliflanke.

Komence de januaro 2018, okaze de restado en Romo, sen. Giorgio Silfer kaj d-ro Baroncelli difinis la proponon de akordoprotokolo, hodiaŭ submetita al ERA. La interkonsento estos ratifita de la Kapitulo en baldaŭa kunveno.

La du subjektoj (Esperanta Civito kaj ERA) agos aŭtonome en la kadro de komunaj principoj, realigonte politikan simbiozon.

[HeKo 670 3-C, 14 jan 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0611 s s