Esperanta Civito

Benczik pri Szilágyi en la budapeŝta literatura kafejo


Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro la 44a literatura kafejo disvolviĝis hodiaŭ ĉe la legacio de la Esperanta Civito, zorge de Fajszi Amika Rondo. Gastis d-ro Vilmos Benczik, kiu per lumbildoj riĉigis prezenton pri Ferenc Szilágyi (pseŭdonime FerSil), okaze de la kvindeka datreveno de ties forpaso.

D-ro Benczik emfazis pri "Poemaro el Hungarlando" (1929) kaj "Trans la fabeloceano" (1932) ke ili enhavas felietonojn, ne novelojn. Ambaŭ verkojn eldonis Hungarlanda Esperanto-Societo.

Alia tre traktata verko estis "Dek du poetoj" (1934), kie situas ok poemoj de Szilágyi. La antologieton eldonis Literatura Mondo, kun kiu la svediĝonta hungaro kunlaboris, ĝis la definitiva elmigro norden.

Laŭ konkludo de la preleganto, Ferenc Szilágyi estis altkvalita ĵurnalisto, pli ol literaturisto. Tion plej atestus lia ĉefredaktado de "Norda Prismo" (1955-1967).

La sekva literatura kafejo okazos 22 marto 2018, samloke. Gastos József Horváth pri la germana klasikaĵo "Miĥaelo Kohlhaas" de Heinrich von Kleist, samtempulo de Goethe kaj Schiller.

[HeKo 672 4-B, 15 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0550 s s