Esperanta Civito

Poezian recitalon en Meksikurbo fermos esperanto


Kvar lingvoj estas elektitaj por la poezia recitalo "Voĉoj de l' mondo", en Meksikurbo kadre de la nacia celebrado okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, ĉe la prestiĝa Colegio Nacional je 19h00 la 21an de februaro. La evento titoliĝas "Meksiko multlingva", honore al sesdek naŭ naciaj idiomoj.

Inter la kvar situas esperanto, danke al invito farita de la Instituto Nacia pri Indiĝenaj Lingvoj (INALI) al prof. Giorgio Silfer, poeto, eseisto kaj dramverkisto. Post la mazateka Gloria Martínez, la keĉua Carlos Huaman kaj la albana Xhevdet Barjaj, c-ano Silfer prezentos sian poemon "La bona formiko", kiu iĝis kanzono por la voĉo de Nikolin', per la muzikigo de Gerardo Tarallo (1989).  La teksto, kiu revolucias la enhavon de antikva fablo, estas bona ekzemplo de la originala esperanta kulturo, kiu plibonigu homojn, antaŭ ol plibonigi la homaron.

Efektive, dum la sama vespero, la esperanta aŭtoro prelegos en Akapulko ĉe la Rotaria Klubo, pri la originala esperanta literaturo. Lian disestecon klarigas la fakto ke hodiaŭ INALI realigis surbendigon en sia sidejo. La filmo, inkluzive de la kanto de Nikolin', estos spektebla recitalfine.

Meksika Esperanto-Federacio havas neniun meriton en tio.

[HeKo 672 5-B, 16 feb 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0578 s s