Esperanta Civito

ENa asembleos en Malago meze de marto


Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran Asembleon en Malago, 16 marto 2018, sub la prezido de sen. Julio Herrero.

La kunveno diskutos prioritate la pozitivajn sekvojn de la agnosko fare de la Kongreso de Naturfreunde Internationale: ekde ĉi tiu jaro ENa estas plene voĉrajta membro de NFI. Okazos diskuto ankaŭ pri la strategio de ENa kadre de la junulara sekcio de NFI: ĉi-lasta, male al TEJO, rezidas kaj prosperas aliloke ol la "patra" (fakte, "krompatra") organizo -- ne en Vieno, sed en Prago, ankoraŭ rimarkinde malpli kosta ol la aŭstra ĉefurbo (kaj ege malpli kosta ol Roterdamo, ekzemple).

Cetere, oficiala(j) delegito(j) de ENa partoprenos en la jarkunveno de la junulara sekcio (IYNF), meze de majo en Italio. La itala federacio kaj IYNF forte subtenis la akcepton de ENa fare de la tegmenta organizo. Ili ambaŭ amikas al la esperanta popolo.

Apartan atenton la ENa-Asembleo dediĉos ankaŭ al la rilatoj kun la ĝemela establo Civila Esperanta Servo.

[HeKo 673  4-B, 2 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0749 s s 
  Total: 0.0884 s s