Esperanta Civito

Pli forta teamo por la Esperanta PEN


Esperanta PEN-Centro aktivas en ĉiuj komitatoj de PEN Internacia, per propraj delegitoj: pri verkistoj en prizono (Chiara Macconi), pri paco (Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer), pri verkistinoj (Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli), pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto (Giorgio Silfer).

Tiu lasta komitato ricevos ekde ĉi tiu monato la subtenon de malgranda teamo, kun aktivuloj en Eŭropo kaj Ameriko: ĉi tie aktivos Luis Raudón kaj María Elena Ruiz. Fakte Meksiko estas la plej interesa lando en Ameriko, rilate al indiĝenaj lingvoj. Tial la sidejoj de la teamo (difinita kiel Projekto DIALOGO) estas du: en Meksiko kaj en Bruselo.

Perspektive la teamo jure sendependiĝos de la Esperanta PEN, kreante asocion por lingva biodiverseco kaj lingva juro. La asocio transprenos kelkajn taskojn el la Kapitulo, ekzemple la prizorgon de la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano, pri kiu nuntempe okupiĝas la okcidenta legacio. La asocio "Dialogo" aliĝos al la Pakto por la Esperanta Civito kaj kunlaboros kun lingvorajtaj organizoj, unuavice PEN mem.

Tial ke la sidejoj estos en Meksiko respektive en Eŭropa Unio, kaj ambaŭ subjektoj havas la hispanan kiel oficialan lingvon, la hispana kaj esperanto estos la laborlingvoj de la asocio, kies fonda asembleo okazis la 28a de februaro 2018 en Meksikurbo (sub la prezido de la Konsulo) kaj kies registriĝo estas farata.

[HeKo 673 5-B, 4 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0043 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0489 s s