Esperanta Civito

Seminario pri geopolitiko dum IJF en Suda Italio


Laŭ invito de la organizantoj, prof. Giorgio Silfer gvidos tritagan seminarion pri geopolitiko dum Internacia Junulara Festivalo en Marina de Ascea (provinco de Salerno, sude de Napolo). Por tiuj, kiuj ŝatas kinematografion kaj komprenas la italan, pri tiu provinco indas spekti tra Youtube la filmojn "Cristo si è fermato a Eboli" (historie kaj politike tre interesan) kaj la groteske komikan, sed socie interesan "Benvenuti al sud" (kiu estas itala varianto de la franca "Nord").

La temoj traktataj dum la tri paskaj matenoj (ĵaŭda, vendreda kaj lunda) estos:
- Monarkio aŭ respubliko? Centralismo aŭ feder(al)ismo? Perspektivoj por naciŝtatoj, kaj ne nur.
- Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj... kaj kio plu?
- Eŭropa Unio: esenco kaj estonteco.

Krom esti konata literaturisto kaj interlingvisto, c-ano Silfer havas longan sperton en politiko, specife internaciaj rilatoj. Interalie li estis la unua direktoro de la fako pri eksteraj rilatoj ĉe la Parlamento de unu el la plej gravaj regionoj en Eŭropo (Lombardio), kaj la gvidanto de la unua kurso pri eŭropaj institucioj ĉe la Universitato pri Ekonomiko en Bulgario (2001).

[HeKo 673 9-A, 11 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0637 s s