Esperanta Civito

LF kaj FEM en la festivalo de femina filmo


Inkludante ĉiunumere feminajn paĝojn, laŭ interkonsento kun Feminisma Esperanta Movado, "Literatura Foiro" ĉeestas kun propra korespondantino la Internacian Festivalon de Femina Filmo, okazanta ĉi-semajne apud Parizo.

"Literatura Foiro" estas la sola kultura periodaĵo en esperanto kiu konstante interesiĝas pri kino, per regula rubriko kies responsulo estas sen. Marie-France Conde Rey, nun partoprenanta la festivalon. Ĝuste virinoj plej ofte recenzas filmojn: krom Conde Rey, ankaŭ Perla Martinelli kaj Renée Triolle. Alia grava recenzanto estas Giorgio Silfer.

Honora gasto de la nuna, jam 40a, filmfestivalo estas la germana reĝisorino Margarethe von Trotta. En siaj filmoj (ĉu temas pri mafio, ĉu temas pri antisemitismo, ĉu temas pri intervirina rilato) von Trotta disvolvas la supozon, ke la mondo estus multe pli bona, se la virinoj kapablus koalicii pozitive. Ĉu espero aŭ jam iluzio? Eble espero, ĉar ĝi fontas el la realisma konstato ke la solidareco mem estas atingo, pli ol premiso.

La filmoprojekciadon korolarias diversaj rondaj tabloj, ekzemple pri la rilatoj inter la kinematografia kritiko kaj la studoj pri genro aŭ feminismo entute.

La filmorecenzantoj de "Literatura Foiro" programis internan laborkunvenon ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, dum la dua semajno de julio 2018.

[HeKo 674 1-B, 12 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0590 s s