Esperanta Civito

Eŭropa Junulara Evento, kun TEJO-partopreno


Trideko da junaj geesperantistoj partoprenos en la 10a Eŭropa Junulara Evento (YO!Fest), komence de junio 2018 en Strasburgo.

La aranĝo disvolviĝos en kaj apud la kurio de Eŭropa Unio en Strasburgo, kun la ĉeesto de miloj da gejunuloj. Dum du tagoj okazos diversaj laborsesioj, sed ankaŭ koncertoj kaj aliaj aktivecoj. La ĉeestantaj junularaj organizoj povos prezenti siajn celojn kaj rezultojn.

Laŭ la vicprezidantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Konstanze Schönfeld, "la ĉi-jara evento estos interesa kaj tre vigla. TEJO kunordigos la budejon <Laborante por pli forta Eŭropo>. La tuta organiza procezo kaj nia ĉeesto en Strasburgo estas unu el la gravaj okazoj por interkonatiĝi kun aliaj junularaj organizoj".

TEJO partoprenis la eventon en 2011, 2014 kaj (kiel oficiala partnero) 2016.

[HeKo 674 3-A, 15 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.0845 s s