Esperanta Civito

UEA-estraro fendita, prezidanto ne majoritata


La ĵusa voĉdonado pri la propono alelekti du estraranojn en UEA konsistigis plian teston pri la interna prestiĝo de la gvidantoj, speciale prezidanto Mark Fettes, kiu subtenis la proponon.

Duono de la Komitato tamen ne voĉdonis: el sesdek du, nur tridek ses (do ĝuste la kvorumo) partoprenis. Inter ili, nur dek ok aprobis la proponon: dek kvar kontraŭis kaj kvar sindetenis. Konkludo: prezidanto Fettes ĝuas la subtenon nur de kvarono de la Komitato. Praktike la propono pasis nur ĉar la membroj de la elekta komisiono aprobis ĝin, pere de Mandirola kaj Weidmann, kaj voĉdonis la du kandidatoj de ili rekomenditaj (Trezoro kaj Raola).

Interese estas, ke la estraro mem dividiĝis: kun Fettes jesis nur Emilio Cid, dum neis Aleks Kadar (ĵus elektita kiel ĝenerala sekretario) kaj sin detenis Sara Spanó. Aliaj estraranoj eĉ ne voĉdonis. Plia ne voĉdoninto: la meksika komitatano, edzino de Martin Schäffer, ĝenerala sekretario pasintjare kaj nuna direktoro en Roterdamo.

Iel dividiĝis ankaŭ TEJO (Maurelli ne partoprenis), samlandanoj (ekzemple la svisaj kunprezidantoj), eĉ geedzoj (Moon jes, Nourmont ne).

Konsekvence la opozicio fortiĝis kompare kun la baloto pri la buĝeto. La venontaj monatoj montros, ĉu ĝiaj du aloj (Buller kaj Corsetti) ankaŭ konverĝos. Ĝis nun ili diverĝas pri la sorto de la centralo en Roterdamo: gardi aŭ transloki ĝin?

La stirilo de Universala Esperanto-Asocio estas pli kaj pli malfirma en la manoj de prezidanto Fettes.

[HeKo 674 5-A, 16 mar 18]

D-ro Francesco Maurelli komentarias:
Mi atentigas pri du aferoj:
- 36 ne estas "ĝuste la kvorumo", el 62 voĉdonrajtintoj. "Ĝuste la kvorumo" estus 32, do estis kvar voĉoj pli ol la minimumo;
- mi forlasis mian komitatan postenon antaŭ kelkaj monatoj. Mi kredas je partoprena demokratio kaj je limo de mandatoj. Mi eniris en la komitaton en 2011, kaj mi demisiis en 2017, t.e. la ekvivalento de du mandatoj.
Cetere, mi reprezentis ISAEn kaj ne TEJOn. Jen estas mia tiama mesaĝo al la komitato de UEA: https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/11034
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0541 s s