Esperanta Civito

LF 292, akurata numero fokuse al tradukarto


Akurate aperas la aprila numero 2018 de "Literatura Foiro", la 292a en la 49a jarkolekto. Survoje al sia ora jubileo (neniu kultura revuo en esperanto publikiĝis senhalte dum duona jarcento) la revuo daŭre kreskas kvante kaj kvalite, per siaj 64 paĝoj ĉiunumere, do preskaŭ 400 jare; sed sen altigo de la internacia abontarifo.

Ĉi-jare LF dediĉas la kovrilojn al la ĉefverkoj de la traduka ĝenro, kun bilda akompano el famaj filmoj. Jen "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz, tradukita de Antoni Grabowski, kaj transdonita de la pola reĝisoro Wajda. Profunda eseo de Tomasz Chmielik prezentas la verkon kaj la aŭtoron.

Tradukarto trovas grandan spacon ĉi-numere: Italo Calvino (el la traduka eksperimenta kurso gvidita de Perla Martinelli ĉe KCE); Aleksandr Grin kaj lia sciencfikciaĵo "Esperanto" (malkovrita kaj elrusigita fare de Miĥaelo Bronŝtejn); kaj alio, inkluzive de recenzo pri du verkoj de Maupassant, aŭtorita de Carlo Minnaja.

Sed ankaŭ la originala verkado trovas  lokon: interalie pro ĉina debutanto, karakterizata per nigra (aŭ flava?) "gotika" rakonto; kaj pro la premiero de nova teatraĵo de Giorgio Silfer, celanta afrikan ensemblon: "Mira, Jusefo kaj la gardeloj".

La ne specife beletraj paĝoj de la kultura revuo proponas interalie filozofadon de Vinko Oŝlak, planlingvistikan studon de Bill Chapman pri Bolak, kinematografian recenzon de Renée Triolle, historiografian premieron per la enkonduko de la baldaŭ presota "Historio de la Akademio de Esperanto", fare de Carlo Minnaja, muzikan medaljonon de Giorgio Silfer.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktas Zlatoje Martinov, kun Perla Martinelli kiel asista redaktoro; desegnisto Tihomir Lovriĉ; kovrila grafikisto Gábor Déak. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 675 3-B, 30 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0595 s s