Esperanta Civito

Minnaja kaj Silfer eklaboras pri HEL, dua eldono


C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kunvenis hodiaŭ en Milano por unua vid-al-vida konsultiĝo pri la dua eldono de "Historio de la esperanta literaturo", kies unua eldono atingis jam tri represojn en nur du jaroj.

Certe okazos poligrafiaj ŝanĝoj: tute nova kovropaĝo (el desegnoj, ne el fotoj), forigo de la antologiaj apendicoj (kiuj diluiĝos grandparte en la ĉapitraro mem), pli da aŭtoroj (tamen ne multaj), rekalibrado de kelkaj ĉapitroj. Probable la lastaj ĉapitroj (nun je la ekskluziva responso de prof. Minnaja) formos la sesan periodon, sub komuna responso. Sed multo restas por decidi, interalie ĉu la sesa periodo en nia literaturo estas jam finita. Prof. Minnaja taksas la eldonon de HEL kiel la mejloŝtonan eventon, dum d-ro Silfer ŝajnas prudenta rilate la efektivan finon de la sesa periodo.

La dua eldono aperos post 2018, eble eĉ post 2019. Intertempe la tria represo estas rapide disvendata.

C-ano Minnaja samtempe dediĉas sin al la redaktado de nova eldono de "Esperanta Antologio", kiu kovrus la lastajn kvar jardekojn de nia originala poezio: c-ano William Auld haltis en 1981.

[HeKo 675 7-B, 5 apr 18]

C-ano Carlo Minnaja komentariis aliloke:

Certe la nova eldono de HEL etendos sian traktadon ĝis la dato de apero, do verŝajne meze de 2019. Preter tio, la apero de HEL en 2015 estis grava, same kiel estis grava la apero de PIV, aŭ la apero de Kvaropo, aŭ la akcepto far la PEN internacia, aŭ, se ni estus en anglalingva medio, la apero de CEOLE. Laŭ mi HEL donas linion pri la evoluo de la literaturo, kiu ĝis 2015 mankis, kaj do metas la postajn verkistojn en pli favoran pozicion ol la antaŭaj, sed tio ne nepre signifas finon de periodo. Ĉiuokaze, oportunus atendi la aperigon de la verko.

C-ano Giorgio Silfer plene konsentas pri la supra komentario.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0581 s s