Esperanta Civito

For de la sociaj retoj! admonas Avaaz


"Estas oficiale: Facebook kaj sociaj retoj estas ekster kontrolo. Kvarono de miliardo da adresoj estas falsaj. La datumoj de okdek sep milionoj el ni estis ŝtelitaj por helpi Donaldon Trump venki. Rusaj misinformaj operacoj generis miliardojn da partumoj. Ĉefdirektoro Zuckerberg estas vokita al atesto ĉe la Usona Parlamento."

Per la supraj vortoj Avaaz ĵus invitis al subskriba iniciato kontraŭ la sociaj medioj.

Antaŭ ol evidentiĝis la skandalo pri misuzo de adresoj, la sociaj retoj grandparte degeneris al insultejoj. Tiu malestiminda modo disvastiĝis ankaŭ en Esperantio. Konklude: la degenerado estas duobla. Unuflanke kulpas la psikaj inklinoj de la uzantoj, aliflanke la misuzo de datumoj fare de la administrantoj de sociaj retoj.

Estas rimarkinde ke la Esperanta Civito neniam volis havi propran profilon en Facebook, Ipernity aŭ aliaj sociaj retoj.

[HeKo 676 1-A, 8 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0566 s s