Esperanta Civito

La Konsulo en la konferenco de Slava Unio 2018


La Esperanta Civito estas invitita al la dua internacia konferenco de Slava Unio, fine de majo 2018 en Moravio. Ĝin reprezentos la Konsulo, kiu ankaŭ prelegos.

"Influoj slavaj al esperanto" estos la titolo de la prelego, kun posta interpretado. Pri la temo ekzistas vasta bibliografio, sed laŭ c-ano Silfer la plej efike konciza estas eseo de Michel Duc Goninaz, forpasinta antaŭ ne longe.

Bedaŭrinde la franca Esperantio ĵus perdis alian gravan esperantologon: s-ro Jean Amourou x (1937-2018), kiu ofte kunlaboris kun "Heroldo de Esperanto", forpasis la 4an de januaro. Espereble lia grandioza privata arkivo (parte heredita el Marcel Delcourt) trafos bonan sorton.

[HeKo 676 4-C, 10 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0043 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0435 s s