Esperanta Civito

Ceremono honore al Manuel de Seabra


Laŭ deziro de la vidvino, Vimala Devi, la cindroj de c-ano Manuel de Seabra ripozas ekde hieraŭ en la Panteono de Esperantio. La urnon liveris la Konsulo de la Esperanta Civito, en tre sobra ceremonio kiun ĉeestis gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Carlos Spinola, kaj kiel invitito s-ro Gonçalo Neves, portugalo kiel la forpasinto.

La Konsulo legis la oracion, surbaze de artikolo aperinta en "Literatura Foiro", kaj Anjo Amika kantis la funebran melodion "Se kanto". Estis intense emocia momento, dum kiu oni rememoris ankaŭ pri Gaston Warighien kaj Leen Deij, ambaŭ akceptitaj per cenotafo.

Post la ceremonio okazis destresa kunsido en najbara gastejo. Sekve la grupo disiĝis: parto iris al la ĉaŭdefona biblioteko por vizito de CDELI, sub la gvido de s-ro Claude Gacond, parto iris al la Esperanto-Domo por partopreni en la Asembleo de Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 6771-C, 15 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0593 s s