Esperanta Civito

Conde Rey nova prezidanto de LF-koop


Laŭ decido alprenita de la ĝenerala Asembleo antaŭ tri jaroj, post c-ino Perla Martinelli la kooperativon prezidos c-ino Marie-France Conde Rey, por la mandato 2018-20.

Temas pri la sola ebla decido okaze de la Asembleo de la 15a de aprilo 2018, ĉar ĝi ne estis kvoruma. Konsekvence ĉiu okupos sian postenon (escepte de la interŝanĝo Martinelli-Conde Rey) ĝis la venonta Asembleo. Tio estas interalie la kazo de c-ano Zlatoje Martinov, kies ĉefredaktado de "Literatura Foiro" longiĝas je unu jaro, anstataŭ tri.

[HeKo 677 4-B, 17 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0049 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0442 s s