Esperanta Civito

Nobel-laŭreato Ŝirin Ebadi favoras esperanton


La irana advokatino Ŝirin Ebadi, kies esperantigita parolado okaze de la Pac-Nobelo aperis en la revuo "Femina", estis la ĉefa gastino hodiaŭ matene ĉe la 50a Internacia PEN-Renkonto en Bledo (Slovenio).

S-ino Ebadi, la unua islama virino kiu iĝis prezidanto de tribunalo, perdis sian postenon je la ekesto de la Islama Respubliko. Eminenta reprezentantino de sincera kaj modera islamo, ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco en 2003. Ŝi prezentis la situacion en Irano kaj diskutis kun la publiko.

Unu el la demandoj venis de la reprezentanto de la esperanta literaturo, prof. Giorgio Silfer. Informinte pri la fondo de la unua islama esperanta klubo en Afriko, li petis inspiron el la sperto de s-ino Ebadi, por konsili al la islamaj Esperantianoj kiel moviĝi al direkto de efektiva religio de amo, samtempe evitante la suspekton pri "herezo", kiel ĝuste en Irano eblas, ĉar dum jardekoj la esperantismo koincidis kun specifa merkatniĉo, nome la bahaismo.

Ŝirin Ebadi esprimis sian admiron kaj subtenon al esperanto, ĉar la solvo de la problemo de komunikado estas esenca por konstrui pacon. Poste ŝi parolis pri sia infanaĝo kaj edukiteco en liberala islama familio: la gepatroj ne enskribis ŝin ĉe korana lernejo, sed ŝi frekventis zoroastran privatan instituton. Fine ŝi parolis pri la bahaanoj en Irano, kiujn ofte ŝi defendis ĉe tribunaloj kontraŭ ne motivitaj persekutoj. Kvankam ŝi ne respondis al la demando de nia delegito, ŝia parolo trafis la atenton de la publiko, kiu ĝenerale ne sciis kio estas bahaismo kaj malmulte konsciis pri la pozitiva dimensio de Islamo, evidente malrespektata ĉe ekstremistoj.

Feminisma Esperanta Movado daŭrigos la kontakton kun s-ino Ebadi.

[HeKo 677 6-B, 19 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0568 s s