Esperanta Civito

Literaturaj kafejoj ĝis jarfino 2018 en Budapeŝto


Post la sukcesa aprila 46a Literatura Kafejo en Budapeŝto, kie gastis la kroata aŭtoro kaj eldonisto Josip Pleadin, la fondumo Fajszi Amika Rondo ĝojas anonci la programon planatan ĝis la fino de 2018.

Éva Tófalvy gastos pri sia lasta libro, dediĉita al Sándor Szathmári, 17 majo 2018. Bonvenigos ŝin d-ro Balázs Wacha.

Julian Modest estas invitita prezenti siajn ĵus eldonitajn kvar verkojn, okaze de la 48a literatura kafejo en junio. La dato ne estas certa, pro lia prelegvojaĝo tra Francio, dum la sama monato.

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka prezentos sian enciklopedian verkon "Nia diligenta kolegaro", 19 julio 2018. Bonvenigos ilin sen. Anna Bartek, vicprezidanto de FAR.

En septembro estos speciala gasto, kunlabore inter la Esperanta kaj la Hungara PEN-centroj. Temos pri ora jubileo de la literaturaj kafejoj: jam kvindekfoje, ĉiam sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

Giorgio Silfer ĉeestos 18 oktobro 2018, okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. Li enkondukos diskuton pri la temo: "Dek du jardekoj da literaturaj Nobeloj, sed nur du lingvoj sen naciŝtato ricevis la premion: la okcitana kaj la jida. Ĉu iam la esperanta?"

István Nemere estas invitita por  la novembra literatura kafejo, en dato kiun li mem elektos (probable la tria ĵaŭdo de la monato).

Paktinta establo, Fajszi Amika Rondo konstante plenumas sian rolon levi alten la standardon de Budapeŝto kiel kultura ĉefurbo de Esperantio. La literaturaj kafejoj okazas ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, en la ambasada kvartalo.

[HeKo 678 4-B, 29 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0568 s s