Esperanta Civito

Jarlibro la unua viktimo de la UEA-deficito


La profunda financa krizo en Universala Esperanto-Asocio, kun anoncita pasivo de 160.000 eŭroj nur en 2017, kaj prognozita plia  truo de 130.000 en 2018, kaŭzis la unuan viktimon: la jarlibro. La plej antikva servo de UEA (la Universala Kongreso naskiĝis antaŭ ol UEA, kaj estis alproprigita al ĝi nur post la unua mondmilito) transformiĝos al retpaĝoj, ene de la vasta restrukturado de la tuta retsistemo, kies bonaj rezultoj ankoraŭ ne videblas.

La morto de la papera jarlibro radikas ankaŭ en ĝia tute fuŝa redakto por la pasinta jaro; ne nur kun eterna malfruo, sed ankaŭ kun amaso da eraroj: praktike, la roterdamaj oficistoj (sub la responso de la tiama direktoro, d-ino Veronika Poór) represis eksan jarlibron!

Post la jarlibro, la publiko devus adiaŭi ankaŭ la revuojn "Esperanto" kaj "Kontakto", kiuj same pereus en la virtualo, laŭ rekomendo de memkunvokita financa laborgrupo, kies proparolinto estas d-ro Renato Corsetti.

Intertempe, la estraro ne prezentis la planon por la resanigo de la financoj, promesitan plej malfrue por la fino de marto 2018, kiel kondiĉo por aprobi la buĝeton 2018. La sola novaĵo, krom la morto de la papera jarlibro, estas la altigo de la tarifoj por membrokotizoj.

[HeKo 678 3-A, 3 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0365 s s 
  Total: 0.0405 s s