Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio - aprilo 2018


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 1.867,30-- je minus 6,66%. La valoro falas unuafoje sub 2.000, ĉar la estraro ne plenumis la promeson liveri adekvatan planon por financa reekvilibrigo, ĝis la fino de marto, eĉ ne ĝis la fino de aprilo 2018. Aldone, malgraŭ la anonco pri pozitiva saldo de la kontoj post UK 2016, la pasivo de la spezkalkulo 2017 superis la plej negativan prognozon kaj atingis 160.000 eŭrojn. Fine, la kaoso pro la retbalotado pri novaj estraranoj kompromitis la bildon de la fragila asocia demokratio.

TEJO 273,82 -- je minus 1,80%. La organizo daŭrigas sur sia vojo de financado pere de EU-projektoj, sed la administrado ankoraŭ lamas. Same peniga la situacio de la estraro, tamen ne pro la samaj problemoj de UEA. Kaj perspektive la krizo de UEA riskas pli kaj pli influi ankaŭ ĉe TEJO.

FPEF 295,09 -- je plus 1,00%, pro la intensiĝanta aktiveco en la regia sektoro: plia domo estas vizitota ĉi-monate en Italio, cele al aĉeto por Itala Interlingvistika Centro. Krome kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo.

KCE 979,86 -- je plus 1,35%, ĉar la spezkalkulo 2017 estis finance ekvilibra, sen deficito. Tamen necesas ekstra enspezo (ne buĝetebla, ĉar nur esperebla) por havi rimarkindan rezervon en la kapitalo: legaco aŭ subvencio.

LF-koop 214,73 -- je minus 0,50%, ĉar la Ĝenerala Asembleo ne estis kvoruma. Tamen daŭras la regula produktado, kaj la nemoveblaĵo estas enspeziga.

PEN 188,12 -- je plus 0,74%, ĉar firmiĝas la publikaj rilatoj, paralele al la finpretigo de la hispana varianto de la kajero pri la kultura historio de la esperantistaro. Krome sukcesas la literatura kafejo en Budapeŝto kaj venas profito el la nemoveblaĵo en Svislando.

Dum la lastaj vintraj monatoj kaj la unua printempa en 2018 profundiĝis la krizo de Roterdamo, kaj oni ne vidas kiel kaj kiam eliri el ĝi. Kompare, Ĉaŭdefono bone evoluas. La rapideco de ĉi tiu progreso estas tamen ankoraŭ malgranda, kompare kun la grandeco de la UEA-krizo. La Civito estas sana sed ne fortika, dum UEA malsanas pli kaj pli, kaj eĉ povus kontaĝi TEJOn.

[HeKo 678 7-C, 5 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0551 s s