Esperanta Civito

Nova esperanto-klubo en Uvira (Kongolando)


C-ano Augustin Mbomba Kuluba anoncas la fondon de nova esperanto-klubo en Uvira, urbo en Kivuo, sudorienta regiono de Kongolando, bedaŭrinde trafita ofte de militaj kaj banditaj epizodoj dum la lastaj jaroj.

Kompreneble okazas kursoj, kies gelernantoj bonvenigas ĉian didaktikan materialon, precipe por franclingvanoj. Eblas aĉeti ĉe LF-koop lernolibron de Ludwig-Triolle, kaj donaci ĝin: la eldonejo okupiĝas pri la sendo. Sufiĉas mendi per retmesaĝo, ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte al <lf-koop ĉe esperantio.net>.

Por la kursgvidanto, kiu partoprenis en la tria Afrika Esperantologia Semajno kun diligento, utilus ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro de Waringhien kaj "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer, ambaŭ donaceblaj tra la sama kanalo.

Donaco por Afriko ne estas mono por Sankta Neredono, se tra la Esperanta Civito.

[HeKo 679 1-B, 10 maj 18]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0547 s s