Esperanta Civito

La naturamika junularo akceptis nian amendon


Esperanta Naturamikaro partoprenis la ordinaran Asembleon de la Internacia Junularo Naturamika (IYNF), per dupersona delegacio el Andaluzio. La Asembleo disvolviĝis hodiaŭ en provinco de Livorno (Toskanio), ĉe la granda naturamika domo de Cecina, kun okdeko da litoj: speco de Greziljono en formo de farmo, ĉe granda arbaro sed apud la Tirena maro.

La Asembleo pritraktis raportojn pri intensa agado de IYNF, kies centralo situas en Prago, tute sendepende de Naturamika Internacio (en Vieno). Komparon kun la aktiveco de TEJO facile kaptas la atenton de homoj konantaj ambaŭ junularajn mediojn.

IYNF estas sendube pli emancipita ol TEJO, rilate al sia "maljunulara sekcio". Sed por ambaŭ pezas la struktura deficito de la maljunularaj spezkalkuloj, kiu trenas al financaj krizoj (pli profunda en UEA ol en NFI). IYNF havas pli klaran programon kaj ŝajne pli solidan stabon ol TEJO; simple la naturamikoj ne estas politike neŭtrala organizo, kiel pruvas la rezolucioj aprobitaj de la Asembleo en Cecina. Unu el ili, proponita de la prezidumo, tekstas jene:

"IYNF kaj ĝiaj membroestabloj staras strikte kontraŭ la kreskanta tendenco de forte dekstrema penso kaj politiko tra Eŭropo. Ni ne akceptas kaj/aŭ toleras ajnan negativan diskriminacion kontraŭ ajna persono aŭ komunumo rilate al ties genro, etneco kaj kultura fono, lingvo, koloro aŭ alia distinga karakterizo. Nia celo estas kontraŭstari la forte dekstremajn ideologiojn je nacia kaj internacia niveloj per ĉiu eblo kiun membroestabloj kaj IYNF mem havas, kaj ni engaĝas nin aktive por disvolvi ideojn historie proksimajn al la radikoj de IYNF".

La nocio "lingvo" mankis en la listo de la diskriminaj faktoroj. Ĝi estis aldonita laŭ propono de Esperanta Naturamikaro, tamen ne pro finvenkisma argumentado (eĉ ne en ĝia Tyresö-varianto pri lingva imperiismo aŭ simile). La uzita argumento estis tute alia, kaj ĝi tuj trafis la unuaniman konsenton de la progresema naturamika junularo. Cetere aplaŭdon ankaŭ vekis ortografia korekto al la angla teksto, ĉar nur Esperantiano denaske ne anglalingva rimarkis la eraron...

Legu pli en Heroldo de Esperanto (eld. KCE)

[HeKo 679 1-B, 12 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0553 s s